Regiono Liberec
Regiono Liberec | |||
ĉeĥe: Liberecký kraj | |||
administra unuo | |||
Elsendigilo kaj hotelo Ještěd sur samnomata monto
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Liberecký kraj | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Distriktoj | 4
| ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio parte | ||
Montaroj | 5
| ||
Aŭtovojoj | R10, R35, I/13, I/14 | ||
- Ciklopadoj | Ciklopado Písečná, Ciklopado Varhany, Ciklopado Vlčí Důl | ||
- Mallarĝtraka fervojo | Mallarĝtraka fervojo Frýdlant - Heřmanice | ||
Najbaras kun | 5
| ||
Kelkaj gravaj urboj | 16
| ||
Interesaj lokoj | 14
| ||
Muzeoj | 4
| ||
Riveroj | 15
| ||
Situo | Ještěd | ||
- alteco | 1 012 m s. m. | ||
Regiona urbo | Liberec | ||
- mezo | Liberec | ||
- alteco | 374 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 43′ 00″ N 15° 04′ 00″ O / 50.71667 °N, 15.06667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Kotel, Gigantmontaro | ||
- alteco | 1 435 m s. m. | ||
Areo | 3 163,4 km² (316 340 ha) | ||
Loĝantaro | 450 728 (2024) | ||
Denseco | 142 loĝ./km² | ||
Estiĝo | 2000 | ||
Hetmano | Stanislav Eichler ĈSDP | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Aŭtokodoj | L | ||
ISO 3166-2:CZ | CZ-LI | ||
CZ-NUTS | CZ051 | ||
Situo de Liberec enkadre de Ĉeĥio
| |||
Regiono Liberec enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Liberec Region | |||
Retpaĝo: www.kraj-lbc.cz | |||
Regiono Liberec situas en nura nordo de Bohemio. Per grandeco ĝi viciĝas al lasta ŝtupo inter Regionojn de Ĉeĥio. Regiono Liberec kiel pli supera teritorie aŭtonomia tutaĵo estis kreita en la jaro 2000. Sidejurbo kaj samtempe la plej granda urbo de Regiono estas urbo Liberec.
Oriente Regiono najbaras kun Regiono Hradec Králové, sude kun Mezbohemia regiono, okcidente kun Regiono Ústí nad Labem, nordokcidente kun germana lando Saksio kaj nordoriente kun Pollando.
La teritorio de la regiono apartenas al Bohemia masivo, kiu estas unu el la plej fruaj partoj de eŭropa kontinento. Pejzaĝa reliefo estas tre dismembriĝinta, dominaj estas precipe montaroj Luzacia Montaro kaj Jizerské hory norde kaj Gigantmontaro nordoriente, diagonale Regiono estas tratranĉita per montardorso Ještědsko-kozákovský hřbet, en terlango de Frýdlant etendiĝas milde ondiĝinta Žitavská pánev, kies konsisto estas ankaŭ Liberecká kotlina. La plej alta punkto de Regiono estas monto Kotel (Kaldrono) en Gigantmontaro, la plej malalta punkto troviĝas en ĉirkaŭaĵo de Česká Lípa kaj tio estas surfaco de rivero Ploučnice en Žandov.
Administra divido kaj statistikaj indikoj
[redakti | redakti fonton]Regiono dividiĝas administre en (iamajn) 4 distriktojn kaj 216 komunumojn (el tio 36 kun statuto de urbo), kiuj nuntempe agadas en regionoj de la tn. urboj kun disvastigita agadeco. Per areo la plej granda distrikto de la Regiono estas distrikto Česká Lípa kun 1 137 km2, sekvas distrikto Liberec (925 km2), distrikto Semily (699 km2) kaj distrikto Jablonec nad Nisou (402 km2). Per nombro de loĝantoj la plej granda estas distrikto Liberec, la dua distrikto Česká Lípa, la tria distrikto Jablonec nad Nisou. La plej granda denseco de loĝigo estas en distrikto Jablonec nad Nisou, kie ĝi atingas valoron 220,4 loĝantoj en km2, en distrikto Liberec poste 172,4 loĝantoj en km2, en distrikto Semily 108,1 loĝantoj en km2 kaj la plej malgrandan valoron havas distrikto Česká Lípa, nome 92,6 loĝantoj en km2.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Senlaboreco en Regiono Liberec moviĝas ĉirkaŭ 10 %, la plej malalta ĝi estas en ĉirkaŭaĵoj de Jablonec nad Nisou, Semily kaj en urbo Liberec, la plej alta poste en ĉirkaŭaĵoj de Frýdlant kaj Česká Lípa. Tradiciaj industriaj fakoj kiel estas teksindustrio aŭ malpeza maŝinindustrio malfloras. Minado de uranerco en regiono de Stráž pod Ralskem estas same pasinteco.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]Regiono Liberec estas teritorio kun tre densa fervoja reto kaj kvankam estis kelkaj fervojlinioj en periodo de komunisma totalito malvalidigita, senĉese ĝi apartenas inter regionoj kun la plej densa fervoja reto en Eŭropo. Landvoja trafiko estas reprezentita per rapideckomunikaĵo R35 Liberec – Turnov – Prago; eŭropa linio E65 en direkto Prago – Turnov – Harrachov – Pollando; plu per ŝoseoj de unua klaso I13 Frýdlant – Liberec – Děčín; I9 Česká Lípa – Mělník kaj I14 Liberec – Vrchlabí – Trutnov. En la teritorio de Regiono troviĝas ankaŭ kelke da pli malgrandaj flughavenoj, el kiuj plej signifaj estas en Liberec, Hodkovice nad Mohelkou kaj en Česká Lípa. Interesaĵo estas iama armea flughaveno en Hradčany u Mimoně.
Agrikulturo
[redakti | redakti fonton]Tre grava konsistero de plantaĵa agrikulturo en Regiono Liberec estas kulturado de cerealoj (tritiko, hordeo), terpomoj, lino kaj kolzo. Malplimezure oni ĉi tie kulturas ankaŭ maizon, sukerbeton, frukton kaj legomon. Bredata estas ĉi tie precipe brutaro, porkoj kaj kortbirdaro, kies viando aŭ lakto estas prilaborata en multaj uzinoj.
Industrio kaj minado
[redakti | redakti fonton]Gravaj industriaj fakoj estas maŝinindustrio, nutraĵindustrio kaj vitrofarado, dank‘ al kiu en la mondo gloriĝis ĉirkaŭaĵoj de Nový Bor kaj Jablonec nad Nisou. En Hrádek nad Nisou ni trovos gumindustrion, urbo Jablonec nad Nisou estas konata pro produktado de biĵuterio kaj pro monerstampejo. En Liberec estas reprezentitaj pluraj fabrikfakoj, en Česká Lípa estas fervoja riparejo kaj Turnov famiĝis pro siaj facetitaj juveloj kaj optikaj aparatoj.
Riveroj
[redakti | redakti fonton]Desná, Jeřice, Ještědka, Jizera, Jizerka, Libuňka, Lomnice, Luzacia Niso, Mohelka, Mumlava, Oleška, Ploučnice, Svitávka, Šporka, Zábrdka.
Naturo
[redakti | redakti fonton]Regiono Liberec abundas je granda naturriĉeco, ĉar ties granda parto estas kovrita de arbaroj kaj ties reliefo estas tre ondiĝinta. Multnombraj konservintaj naturpartoj estas ŝirmataj en kelkaj granareaj kaj en sennombra kvanto de etareaj ŝirmataj regionoj.
Rilataj temoj
[redakti | redakti fonton]
|